-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Reyes 6:1|
La profetidoj diris al Elisxa:Jen la loko, kie ni logxas cxe vi, estas tro malvasta por ni;
-
2
|2 Reyes 6:2|
ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie cxiu po unu trabo, kaj ni arangxu al ni tie lokon, por tie logxi. Li diris:Iru.
-
3
|2 Reyes 6:3|
Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaux iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros.
-
4
|2 Reyes 6:4|
Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
-
5
|2 Reyes 6:5|
Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! gxi estas ja prunteprenita!
-
6
|2 Reyes 6:6|
Kaj la homo de Dio diris:Kien gxi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj jxetis tien, kaj la hakilo suprennagxis.
-
7
|2 Reyes 6:7|
Kaj li diris:Levu gxin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
-
8
|2 Reyes 6:8|
La regxo de Sirio komencis militon kontraux Izrael, kaj konsiligxis kun siaj servantoj, dirante:Tie kaj tie mi starigxos tendare.
-
9
|2 Reyes 6:9|
Tiam la homo de Dio sendis al la regxo de Izrael, por diri:Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, cxar tie staras la Sirianoj.
-
10
|2 Reyes 6:10|
Kaj la regxo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antauxgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5