- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									11
									 
									 
									|2 Reyes 10:11|
									Kaj Jehu mortigis cxiujn restintojn el la domo de Ahxab en Jizreel kaj cxiujn liajn altrangulojn kaj liajn konatojn kaj liajn pastrojn, gxis restis neniu savigxinto.									
									    
								 
- 
									
									12
									 
									 
									|2 Reyes 10:12|
									Kaj li levigxis, kaj iris kaj direktis sin al Samario. Kiam li estis survoje cxe la domo de la pasxtistoj,									
									    
								 
- 
									
									13
									 
									 
									|2 Reyes 10:13|
									Jehu renkontis la fratojn de Ahxazja, regxo de Judujo, kaj li diris:Kiuj vi estas? Ili respondis:Ni estas fratoj de Ahxazja, kaj ni iras,  por demandi pri la farto de la filoj de la regxo kaj de la filoj de la regxino.									
									    
								 
- 
									
									14
									 
									 
									|2 Reyes 10:14|
									Tiam li diris:Prenu ilin vivantajn. Kaj oni prenis ilin vivantajn kaj bucxis ilin super la puto cxe la domo de pasxtistoj, kvardek du homojn, kaj neniu el ili restis.									
									    
								 
- 
									
									15
									 
									 
									|2 Reyes 10:15|
									De tie li foriris, kaj li renkontis Jehonadabon, filon de Rehxab,  irantan renkonte al li. Li salutis lin, kaj diris al li:CXu via koro estas favora, kiel mia koro estas favora al via koro? Jehonadab respondis:Jes. Se jes, tiam donu al mi vian manon. Kaj li donis al li sian manon kaj prenis lin al si sur la cxaron.									
									    
								 
- 
									
									16
									 
									 
									|2 Reyes 10:16|
									Kaj li diris:Iru kun mi kaj rigardu mian fervoron pri la Eternulo. Kaj oni veturigis lin kun li sur lia cxaro.									
									    
								 
- 
									
									17
									 
									 
									|2 Reyes 10:17|
									Kiam li venis Samarion, li mortigis cxiujn, kiuj restis de Ahxab en Samario, gxis li tute ekstermis lin, konforme al la vorto de la Eternulo,  kiun Li diris al Elija.									
									    
								 
- 
									
									18
									 
									 
									|2 Reyes 10:18|
									Kaj Jehu kunvenigis la tutan popolon, kaj diris al ili:Ahxab servis al Baal malmulte, Jehu servos al li multe;									
									    
								 
- 
									
									19
									 
									 
									|2 Reyes 10:19|
									kunvoku do al mi cxiujn profetojn de Baal, cxiujn liajn servantojn, kaj cxiujn liajn pastrojn, ke neniu forestu; cxar mi volas fari grandan oferadon al Baal; cxiu, kiu forestos, perdos sian vivon. Jehu faris tion kun ruza intenco, por pereigi la servantojn de Baal.									
									    
								 
- 
									
									20
									 
									 
									|2 Reyes 10:20|
									Kaj Jehu diris:Arangxu sanktan kunvenon por Baal. Kaj oni tion proklamis.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18