-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Reyes 14:11|
Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoasx, regxo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, regxo de Judujo, en Bet-SXemesx, kiu estas en Judujo.
-
12
|2 Reyes 14:12|
Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris cxiu al sia tendo.
-
13
|2 Reyes 14:13|
Kaj Amacjan, regxon de Judujo, filon de Jehoasx, filo de Ahxazja, kaptis Jehoasx, regxo de Izrael, en Bet-SXemesx; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim gxis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
-
14
|2 Reyes 14:14|
Kaj li prenis la tutan oron kaj argxenton, kaj cxiujn vazojn, kiuj trovigxis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la regxa domo, kaj ankaux garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
-
15
|2 Reyes 14:15|
La cetera historio de Jehoasx, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraux Amacja, regxo de Judujo, cxio estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Izrael.
-
16
|2 Reyes 14:16|
Kaj Jehoasx ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la regxoj de Izrael. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Jerobeam.
-
17
|2 Reyes 14:17|
Kaj Amacja, filo de Joasx, regxo de Judujo, vivis post la morto de Jehoasx, filo de Jehoahxaz, regxo de Izrael, ankoraux dek kvin jarojn.
-
18
|2 Reyes 14:18|
La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
19
|2 Reyes 14:19|
Oni faris kontraux li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Lahxisxon. Sed oni sendis post li en Lahxisxon, kaj tie oni lin mortigis.
-
20
|2 Reyes 14:20|
Kaj oni venigis lin sur cxevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5