-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Reyes 16:11|
Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al cxio, kion la regxo Ahxaz sendis el Damasko, la pastro Urija arangxis, antaux ol la regxo Ahxaz venis el Damasko.
-
12
|2 Reyes 16:12|
Kiam la regxo venis el Damasko, la regxo ekvidis la altaron, kaj la regxo aliris al la altaro kaj faris sur gxi oferon
-
13
|2 Reyes 16:13|
kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj versxis sian versxoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero.
-
14
|2 Reyes 16:14|
Kaj la kupran altaron, kiu staris antaux la Eternulo, li forsxovis de la antauxa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis gxin flanke de la altaro norde.
-
15
|2 Reyes 16:15|
Kaj la regxo Ahxaz ordonis al la pastro Urija, dirante:Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la regxo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian versxoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de bucxofero aspergu gxin; sed la kupra altaro restu, gxis mi pripensos pri gxi.
-
16
|2 Reyes 16:16|
Kaj la pastro Urija faris cxion konforme al tio, kiel ordonis la regxo Ahxaz.
-
17
|2 Reyes 16:17|
La regxo Ahxaz derompis la muretojn de la bazajxoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub gxi, kaj metis gxin sur sxtonan plankon.
-
18
|2 Reyes 16:18|
Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis cxe la domo, kaj la eksteran enirejon de la regxo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la regxo de Asirio.
-
19
|2 Reyes 16:19|
La cetera historio de Ahxaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la regxoj de Judujo.
-
20
|2 Reyes 16:20|
Kaj Ahxaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo HXizkija.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5