-
-
Esperanto
-
-
21
|2 Reyes 18:21|
Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin.
-
22
|2 Reyes 18:22|
Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem.
-
23
|2 Reyes 18:23|
Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili?
-
24
|2 Reyes 18:24|
Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj?
-
25
|2 Reyes 18:25|
Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun lokon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin.
-
26
|2 Reyes 18:26|
Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
-
27
|2 Reyes 18:27|
Sed Rabsxake diris al ili:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
-
28
|2 Reyes 18:28|
Kaj Rabsxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, kaj li ekparolis, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio.
-
29
|2 Reyes 18:29|
Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin, cxar li ne povos savi vin el lia mano.
-
30
|2 Reyes 18:30|
Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40