-
-
Esperanto
-
-
31
|2 Reyes 23:31|
La agxon de dudek tri jaroj havis Jehoahxaz, kiam li farigxis regxo, kaj tri monatojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.
-
32
|2 Reyes 23:32|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj.
-
33
|2 Reyes 23:33|
Kaj Faraono Nehxo malliberigis lin en Ribla en la lando HXamat, por ke li ne regxu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da argxento kaj unu kikaro da oro.
-
34
|2 Reyes 23:34|
Kaj Faraono Nehxo ekregxigis Eljakimon, filon de Josxija, anstataux lia patro Josxija, kaj sxangxis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoahxazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis.
-
35
|2 Reyes 23:35|
La argxenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la argxenton laux la ordono de Faraono:de cxiu laux taksado li prenis la argxenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Nehxo.
-
36
|2 Reyes 23:36|
La agxon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma.
-
37
|2 Reyes 23:37|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5