-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Reyes 24:11|
Kaj Nebukadnecar, regxo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj gxin siegxis.
-
12
|2 Reyes 24:12|
Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado.
-
13
|2 Reyes 24:13|
Kaj li elprenis el tie cxiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la regxa domo, kaj li disrompis cxiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, regxo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo.
-
14
|2 Reyes 24:14|
Kaj li forkondukis cxiujn Jerusalemanojn, cxiujn eminentulojn, cxiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj cxiujn artistojn kaj cxiujn forgxistojn; restis neniu krom la malricxa popolo de la lando.
-
15
|2 Reyes 24:15|
Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
-
16
|2 Reyes 24:16|
Kaj cxiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forgxistojn, mil, cxiujn bravajn militistojn, la regxo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon.
-
17
|2 Reyes 24:17|
Kaj la regxo de Babel faris regxo anstataux li lian onklon Matanja, kaj sxangxis lian nomon je Cidkija.
-
18
|2 Reyes 24:18|
La agxon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li farigxis regxo, kaj dek unu jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis HXamutal, filino de Jeremia, el Libna.
-
19
|2 Reyes 24:19|
Li agadis malbone antaux la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim.
-
20
|2 Reyes 24:20|
CXar la kolero de la Eternulo estis kontraux Jerusalem kaj kontraux Judujo, gxis Li forjxetis ilin de antaux Sia vizagxo. Kaj Cidkija defalis de la regxo de Babel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5