-
-
Esperanto
-
-
21
|2 Reyes 3:21|
CXiuj Moabidoj auxdis, ke la regxoj venis, por militi kontraux ili, kaj ili kunvokis cxiujn, kiuj povis komenci porti zonon, kaj pli agxajn, kaj starigxis cxe la limo.
-
22
|2 Reyes 3:22|
Kiam ili levigxis frue matene kaj la suno ekbrilis super la akvo, al la Moabidoj de malproksime sxajnis, ke la akvo estas rugxa kiel sango.
-
23
|2 Reyes 3:23|
Kaj ili diris:Tio estas sango! la regxoj batalis inter si kaj ekstermis unu alian; nun, Moab, iru preni rabakiron.
-
24
|2 Reyes 3:24|
Ili venis al la tendaro de Izrael. Tiam la Izraelidoj levigxis kaj frapis la Moabidojn, kaj cxi tiuj forkuris de ili. Sed ili venis kaj batis la Moabidojn.
-
25
|2 Reyes 3:25|
Kaj la urbojn ili ruinigis, kaj sur cxiun bonan kampon cxiu jxetis sxtonon tiel, ke ili plenigis ilin, kaj cxiujn fontojn de akvo ili sxtopis, kaj cxiun bonan arbon ili faligis, gxis restis nur sxtonoj en Kir-HXareset. Kaj cxirkauxis gxin la sxtonjxetistoj kaj gxisfine frapis gxin.
-
26
|2 Reyes 3:26|
Kiam la regxo de Moab vidis, ke la batalo lin venkas, li prenis kun si sepcent virojn kun eltiritaj glavoj, por trabati sin al la regxo de Edom; sed ili ne povis.
-
27
|2 Reyes 3:27|
Tiam li prenis sian filon unuenaskitan, kiu estis regxonta anstataux li, kaj oferportis lin kiel bruloferon sur la murego. Tiam la Izraelidoj forte indignis, kaj ili foriris de li kaj reiris en sian landon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5