-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Reyes 4:1|
Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Elisxa, dirante:Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.
-
2
|2 Reyes 4:2|
Kaj Elisxa diris al sxi:Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? SXi respondis:Via servantino havas en la domo nenion, krom krucxeto kun oleo.
-
3
|2 Reyes 4:3|
Tiam li diris:Iru, petu al vi vazojn ekstere, de cxiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.
-
4
|2 Reyes 4:4|
Kaj venu kaj sxlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enversxu en cxiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.
-
5
|2 Reyes 4:5|
Kaj sxi iris de li kaj sxlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al sxi, kaj sxi versxadis.
-
6
|2 Reyes 4:6|
Kiam la vazoj estis plenaj, sxi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraux vazon. Sed li diris al sxi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.
-
7
|2 Reyes 4:7|
Kaj sxi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al sxi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian sxuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restajxo.
-
8
|2 Reyes 4:8|
Unu tagon Elisxa venis SXunemon; tie estis unu ricxa virino, kiu retenis lin, ke li mangxu cxe sxi. Kaj cxiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por mangxi.
-
9
|2 Reyes 4:9|
Kaj sxi diris al sia edzo:Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu cxiam preteriras antaux ni;
-
10
|2 Reyes 4:10|
ni faru malgrandan supran cxambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj segxon kaj lumingon, kaj cxiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5