-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Reyes 8:11|
Kaj li fikse rigardis lin, gxis li hontigxis, kaj la homo de Dio ploris.
-
12
|2 Reyes 8:12|
HXazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:CXar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj:iliajn fortikajxojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn sucxinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
-
13
|2 Reyes 8:13|
HXazael diris:Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Elisxa diris:La Eternulo montris al mi, ke vi estos regxo de Sirio.
-
14
|2 Reyes 8:14|
Li foriris de Elisxa kaj venis al sia sinjoro. CXi tiu diris al li:Kion diris al vi Elisxa? Kaj li respondis:Li diris al mi, ke vi resanigxos.
-
15
|2 Reyes 8:15|
Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis gxin en akvo kaj etendis gxin sur lia vizagxo, kaj li mortis. Kaj anstataux li ekregxis HXazael.
-
16
|2 Reyes 8:16|
En la kvina jaro de Joram, filo de Ahxab, regxo de Izrael, post Jehosxafat, regxo de Judujo, ekregxis Jehoram, filo de Jehosxafat, regxo de Judujo.
-
17
|2 Reyes 8:17|
Li havis la agxon de tridek du jaroj, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem.
-
18
|2 Reyes 8:18|
Li iradis laux la vojo de la regxoj de Izrael, kiel faris la domo de Ahxab, cxar filino de Ahxab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaux la Eternulo.
-
19
|2 Reyes 8:19|
Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, cxar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por cxiam.
-
20
|2 Reyes 8:20|
En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si regxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8