-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Samuel 19:1|
Oni sciigis al Joab:Jen la regxo ploras kaj malgxojas pri Absxalom.
-
2
|2 Samuel 19:2|
Kaj la triumfo en tiu tago farigxis funebro por la tuta popolo; cxar la popolo auxdis en tiu tago, ke la regxo malgxojas pri sia filo.
-
3
|2 Samuel 19:3|
Kaj la popolo kvazaux sxtelmaniere iris en tiu tago en la urbon, kiel sxtelmaniere iras homoj hontigitaj per tio, ke ili forkuris el batalo.
-
4
|2 Samuel 19:4|
Kaj la regxo kovris sian vizagxon, kaj la regxo kriadis lauxte:Mia filo Absxalom, Absxalom, mia filo, mia filo!
-
5
|2 Samuel 19:5|
Tiam Joab venis al la regxo en la domon, kaj diris:Vi malhonoris hodiaux la vizagxon de cxiuj viaj servantoj, kiuj savis hodiaux vian animon kaj la animon de viaj filoj kaj de viaj filinoj kaj la animon de viaj edzinoj kaj la animon de viaj kromvirinoj;
-
6
|2 Samuel 19:6|
cxar vi amas viajn malamikojn, kaj malamas viajn amantojn; cxar vi montris hodiaux, ke ne ekzistas por vi estroj nek sklavoj. Mi komprenas hodiaux, ke se Absxalom vivus kaj ni cxiuj hodiaux mortus, tio placxus al vi.
-
7
|2 Samuel 19:7|
Levigxu do, eliru kaj parolu ion al la koro de viaj servantoj; cxar mi jxuras per la Eternulo, se vi ne eliros, en cxi tiu nokto ne restos ecx unu homo cxe vi; kaj tio estos por vi pli malbona, ol cxiuj malbonoj, kiuj trafis vin de via juneco gxis nun.
-
8
|2 Samuel 19:8|
Tiam la regxo levigxis, kaj sidigxis cxe la pordego. Kaj oni sciigis al la tuta popolo, dirante:Jen la regxo sidas cxe la pordego. Kaj la tuta popolo venis antaux la regxon. Sed la Izraelidoj forkuris cxiu en sian tendon.
-
9
|2 Samuel 19:9|
Kaj la tuta popolo disputadis inter si en cxiuj triboj de Izrael, dirante:La regxo savis nin el la manoj de niaj malamikoj, li savis nin el la manoj de la Filisxtoj; kaj nun li forkuris el sia lando pro Absxalom!
-
10
|2 Samuel 19:10|
Kaj Absxalom, kiun ni sanktoleis super ni, mortis en la batalo. Kial do vi nun hezitas revenigi la regxon?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13