-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 19:11|
Dume la regxo David sendis al la pastroj Cadok kaj Ebjatar, por diri:Parolu kun la plejagxuloj de Jehuda, kaj diru:Kial vi volas esti la lastaj koncerne la revenigon de la regxo en lian domon, kiam la paroloj de la tuta Izrael jam venis al la regxo en lian domon?
-
12
|2 Samuel 19:12|
Vi estas miaj fratoj, vi estas mia osto kaj mia karno; kial do vi devas esti la lastaj cxe la revenigo de la regxo?
-
13
|2 Samuel 19:13|
Kaj al Amasa diru:Vi estas ja mia osto kaj mia karno; tiel kaj pli punu min Dio, se vi ne estos cxe mi por cxiam militestro anstataux Joab.
-
14
|2 Samuel 19:14|
Kaj li inklinigis la koron de cxiuj viroj de Jehuda kiel unu viron; kaj ili sendis al la regxo, kaj diris:Revenu vi kaj cxiuj viaj servantoj.
-
15
|2 Samuel 19:15|
Kaj la regxo revenis; li venis al Jordan; kaj la viroj de Jehuda venis en Gilgalon, por iri renkonte al la regxo, por akompani la regxon trans Jordanon.
-
16
|2 Samuel 19:16|
Tiam SXimei, filo de Gera, la Benjamenido, el Bahxurim, rapide iris kun la viroj de Jehuda renkonte al la regxo David.
-
17
|2 Samuel 19:17|
Kun li estis mil viroj el Benjamen, ankaux Ciba, servanto de la domo de Saul, kaj liaj dek kvin filoj kaj liaj dudek servantoj kun li; kaj ili transiris Jordanon antaux la regxon.
-
18
|2 Samuel 19:18|
La pramo transiradis, por transveturigi la familion de la regxo, kaj fari tion, kion li deziros; tiam SXimei, filo de Gera, falis antaux la regxo, kiam cxi tiu transiris Jordanon.
-
19
|2 Samuel 19:19|
Kaj li diris al la regxo:Mia sinjoro ne kalkulu tion al mi kiel krimon, kaj ne rememoru tion, kion malbonagis via sklavo en tiu tago, kiam mia sinjoro la regxo eliris el Jerusalem, kaj la regxo ne metu tion en sian koron.
-
20
|2 Samuel 19:20|
CXar via sklavo konscias, ke mi pekis; kaj nun mi venis la unua el la tuta domo de Jozef, por iri renkonte al mia sinjoro la regxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13