-
-
Esperanto
-
-
27
|2 Samuel 12:27|
Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;
-
28
|2 Samuel 12:28|
nun kolektu la reston de la popolo, kaj siegxu la urbon kaj prenu gxin; cxar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus gxin per mia nomo.
-
29
|2 Samuel 12:29|
Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.
-
30
|2 Samuel 12:30|
Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.
-
31
|2 Samuel 12:31|
Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis gxin al segiloj kaj al feraj drasxiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun cxiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.
-
1
|2 Samuel 13:1|
Poste okazis jeno:Absxalom, filo de David, havis belan fratinon, kies nomo estis Tamar; sxin ekamis Amnon, filo de David.
-
2
|2 Samuel 13:2|
Kaj Amnon suferis multe kaj preskaux malsanigxis pro sia fratino Tamar; cxar sxi estis virgulino, kaj al Amnon sxajnis malfacile fari ion al sxi.
-
3
|2 Samuel 13:3|
Sed Amnon havis amikon, kies nomo estis Jonadab, filo de SXimea, frato de David; kaj Jonadab estis homo tre sagxa.
-
4
|2 Samuel 13:4|
Kaj li diris al li:Kial vi tiel malgrasigxas, ho regxido, kun cxiu tago? cxu vi ne diros al mi? Kaj Amnon diris al li:Tamaron, fratinon de mia frato Absxalom, mi amas.
-
5
|2 Samuel 13:5|
Tiam Jonadab diris al li:Kusxigxu en vian liton, kaj sxajnigu vin malsana; kaj kiam venos via patro, por vidi vin, diru al li:Mi petas, ke mia fratino Tamar venu, kaj sxi donu al mi mangxi kaj sxi pretigu antaux mi la mangxajxon, por ke mi vidu kaj mi mangxu el sxiaj manoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16