-
-
Esperanto
-
-
6
|2 Samuel 13:6|
Amnon kusxigxis, kaj sxajnigis sin malsana; kaj venis la regxo, por vidi lin, kaj Amnon diris al la regxo:Mi petas, ke venu mia fratino Tamar, kaj ke sxi pretigu antaux miaj okuloj du kuketojn, por ke mi mangxu el sxiaj manoj.
-
7
|2 Samuel 13:7|
Tiam David sendis al Tamar en la domon, por diri:Iru, mi petas, en la domon de via frato Amnon, kaj pretigu al li mangxajxon.
-
8
|2 Samuel 13:8|
Kaj Tamar iris en la domon de sia frato Amnon; li kusxis. Kaj sxi prenis paston, knedis gxin, preparis antaux liaj okuloj, kaj bakis la kuketojn.
-
9
|2 Samuel 13:9|
Kaj sxi prenis la paton, kaj elskuis antaux li; sed li ne volis mangxi. Kaj Amnon diris:Forigu de mi cxiujn. Kaj cxiuj eliris de li.
-
10
|2 Samuel 13:10|
Tiam Amnon diris al Tamar:Alportu la mangxajxon en la internan cxambron, por ke mi mangxu el viaj manoj. Tamar prenis la kuketojn, kiujn sxi faris, kaj alportis ilin al sia frato Amnon en la internan cxambron.
-
11
|2 Samuel 13:11|
Sed, kiam sxi ilin alportis al li por mangxi, li kaptis sxin, kaj diris al sxi:Venu, kusxigxu kun mi, mia fratino.
-
12
|2 Samuel 13:12|
Tiam sxi diris al li:Ne, mia frato, ne perfortu min; cxar tiel ne estas farate en Izrael; ne faru tian malnoblajxon.
-
13
|2 Samuel 13:13|
Kien mi irus kun mia malhonoro? kaj vi farigxus kiel iu el la malnobluloj en Izrael. Parolu kun la regxo, mi petas; kaj li ne rifuzos min al vi.
-
14
|2 Samuel 13:14|
Sed li ne volis obei sxiajn vortojn, kaj kaptis sxin kaj perfortis sxin kaj kusxis kun sxi.
-
15
|2 Samuel 13:15|
Post tio Amnon ekmalamis sxin per tre granda malamo; pli granda estis la malamo, kiun li eksentis al sxi, ol la amo, kiun li antauxe havis por sxi. Kaj Amnon diris al sxi:Levigxu, foriru.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16