-
-
Esperanto
-
-
36
|2 Samuel 13:36|
Kiam li finis paroli, venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris; kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.
-
37
|2 Samuel 13:37|
Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.
-
38
|2 Samuel 13:38|
Absxalom forkuris, kaj iris Gesxuron, kaj restis tie dum tri jaroj.
-
39
|2 Samuel 13:39|
Kaj la regxo David forte sopiris al Absxalom; cxar li konsoligxis pri la morto de Amnon.
-
1
|2 Samuel 14:1|
Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la regxo plifavorigxis por Absxalom.
-
2
|2 Samuel 14:2|
Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;
-
3
|2 Samuel 14:3|
kaj venu al la regxo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al sxi, kion sxi devas diri.
-
4
|2 Samuel 14:4|
Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj diris:Helpu min, ho regxo!
-
5
|2 Samuel 14:5|
Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? Kaj sxi respondis:Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.
-
6
|2 Samuel 14:6|
Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16