-
-
Esperanto
-
-
17
|2 Samuel 14:17|
Kaj via sklavino diris al si:La vorto de mia sinjoro la regxo donos trankvilecon; cxar kiel angxelo de Dio, tiel estas mia sinjoro la regxo, por distingi la bonon kaj malbonon; kaj la Eternulo, via Dio, estos kun vi.
-
18
|2 Samuel 14:18|
Tiam ekparolis la regxo, kaj diris al la virino:Mi petas, kasxu antaux mi nenion, pri kio mi demandos vin. Kaj la virino diris:Mia sinjoro la regxo volu paroli.
-
19
|2 Samuel 14:19|
Kaj la regxo diris:CXu ne la mano de Joab estas kun vi en cxio cxi tio? Kaj la virino respondis kaj diris:Vere, kiel vivas via animo, mia sinjoro, ho regxo, ne estas eble deklinigxi dekstren nek maldekstren de cxio, kion diris mia sinjoro la regxo; cxar via sklavo Joab tion ordonis al mi, kaj li inspiris al via sklavino cxiujn cxi tiujn vortojn.
-
20
|2 Samuel 14:20|
Por aliformigi la aspekton de la afero, via sklavo Joab tion faris; sed mia sinjoro estas sagxa per sagxeco de angxelo de Dio, kaj scias cxion, kio estas sur la tero.
-
21
|2 Samuel 14:21|
Tiam la regxo diris al Joab:Jen mi tion faris; iru do kaj revenigu la junulon Absxalom.
-
22
|2 Samuel 14:22|
Joab jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj dankis la regxon. Kaj Joab diris:Hodiaux via sklavo scias, ke mi akiris vian favoron, mia sinjoro, ho regxo, cxar la regxo plenumis la vorton de sia sklavo.
-
23
|2 Samuel 14:23|
Kaj Joab levigxis, kaj iris en Gesxuron, kaj venigis Absxalomon en Jerusalemon.
-
24
|2 Samuel 14:24|
Sed la regxo diris:Li reiru en sian domon, sed mian vizagxon li ne vidu. Kaj Absxalom revenis en sian domon, sed la vizagxon de la regxo li ne vidis.
-
25
|2 Samuel 14:25|
En la tuta Izrael estis neniu homo tiel famege bela, kiel Absxalom:de la plando de lia piedo gxis lia verto estis en li nenia mallauxdindajxo.
-
26
|2 Samuel 14:26|
Kaj kiam li tondis sian kapon (li tondadis cxiujare, cxar la haroj farigxadis por li tro pezaj, kaj estis necese tondi), la haroj de lia kapo pezis ducent siklojn laux la regxa pesilo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16