-
-
Esperanto
-
-
4
|2 Samuel 15:4|
Kaj plue Absxalom parolis:Ho, kiu farus min jugxisto en la lando, por ke al mi venu cxiu homo, kiu havas plendon aux jugxan aferon, kaj por ke mi faru al li juston!
-
5
|2 Samuel 15:5|
Kaj kiam iu alproksimigxis, por adorklinigxi antaux li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin.
-
6
|2 Samuel 15:6|
Tiel Absxalom agis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj iris por jugxo al la regxo; kaj Absxalom sxtele allogis al si la korojn de la Izraelidoj.
-
7
|2 Samuel 15:7|
Atinginte la agxon de kvardek jaroj, Absxalom diris al la regxo:Permesu al mi iri kaj plenumi en HXebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo;
-
8
|2 Samuel 15:8|
cxar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Gesxur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.
-
9
|2 Samuel 15:9|
Kaj la regxo diris al li:Iru en paco. Kaj li levigxis, kaj iris HXebronon.
-
10
|2 Samuel 15:10|
Kaj Absxalom sendis esplorrigardantojn al cxiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi auxdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Absxalom farigxis regxo en HXebron.
-
11
|2 Samuel 15:11|
Kune kun Absxalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante.
-
12
|2 Samuel 15:12|
Kaj Absxalom sendis inviti ankaux Ahxitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la bucxoferojn. Tiam la konspiro plifortigxis, kaj la popolo cxiam pli kaj pli amase iris al Absxalom.
-
13
|2 Samuel 15:13|
Dume venis raportanto al David, kaj diris:La koroj de la Izraelidoj turnigxis al Absxalom.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16