-
-
Esperanto
-
-
34
|2 Samuel 15:34|
sed se vi reiros en la urbon, kaj diros al Absxalom:Mi estos via sklavo, ho regxo; kiel mi estis la sklavo de via patro delonge, tiel mi de nun estos via sklavo-tiam vi detruos por mi la konsilon de Ahxitofel.
-
35
|2 Samuel 15:35|
Tie estos kun vi la pastroj Cadok kaj Ebjatar; kaj cxion, kion vi auxdos en la domo de la regxo, diru al la pastroj Cadok kaj Ebjatar.
-
36
|2 Samuel 15:36|
Jen tie estas kun ili iliaj du filoj, Ahximaac cxe Cadok, kaj Jonatan cxe Ebjatar; per ili vi transsendos al mi cxion, kion vi auxdos.
-
37
|2 Samuel 15:37|
Kaj HXusxaj, amiko de David, venis en la urbon. Ankaux Absxalom venis Jerusalemon.
-
1
|2 Samuel 16:1|
Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefibosxet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
-
2
|2 Samuel 16:2|
Kaj la regxo diris al Ciba:Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis:La azenoj estas por la domo de la regxo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por mangxi, kaj la vino por trinki por la lacigxintoj en la dezerto.
-
3
|2 Samuel 16:3|
Kaj la regxo diris:Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la regxo:Li sidas en Jerusalem, cxar li diras:Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.
-
4
|2 Samuel 16:4|
Tiam la regxo diris al Ciba:Nun al vi apartenu cxio, kion havas Mefibosxet. Kaj Ciba diris:Mi adorklinigxas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho regxo.
-
5
|2 Samuel 16:5|
Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis SXimei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis.
-
6
|2 Samuel 16:6|
Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David; la tuta popolo kaj cxiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16