-
-
Esperanto
-
-
4
|2 Samuel 17:4|
Kaj la afero placxis al Absxalom kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.
-
5
|2 Samuel 17:5|
Tamen Absxalom diris:Alvoku ankoraux HXusxajon, la Arkanon, por ke ni auxdu ankaux tion, kion li diros.
-
6
|2 Samuel 17:6|
Kiam HXusxaj venis al Absxalom, Absxalom diris al li:Jen kion diris Ahxitofel; cxu ni faru tion, kion li diris? se ne, tiam diru vi.
-
7
|2 Samuel 17:7|
Tiam HXusxaj diris al Absxalom:Ne bona estas la konsilo, kiun donis Ahxitofel cxi tiun fojon.
-
8
|2 Samuel 17:8|
Kaj HXusxaj diris plue:Vi konas vian patron kaj liajn virojn, ke ili estas fortuloj; krom tio ili estas koleraj, kiel urso, de kiu oni forrabis la infanojn sur la kampo; kaj via patro estas sperta militisto, kaj li ne dormos nokte kun la popolo.
-
9
|2 Samuel 17:9|
Jen nun li kasxigxas en ia kaverno aux en ia alia loko. Se en la komenco iu el la niaj falos, kaj disvastigxos la famo, ke havis malvenkon la popolo, kiu sekvas Absxalomon,
-
10
|2 Samuel 17:10|
tiam ecx la plej kuragxa, kiu havas koron, similan al la koro de leono, senkuragxigxos; cxar la tuta Izrael scias, kiel fortaj estas via patro, kaj la militistoj, kiuj estas kun li.
-
11
|2 Samuel 17:11|
Tial mi konsilas:kolektu al vi la tutan Izraelon, de Dan gxis Beer- SXeba, tian multegon, kiel la sablo apud la maro, kaj vi persone iru meze de ili.
-
12
|2 Samuel 17:12|
Kaj ni atakos lin, en kiu ajn loko li trovigxos, kaj ni surfalos sur lin, kiel falas la roso sur la teron; kaj el li, kun cxiuj viroj, kiuj estas kun li, ne restos ecx unu.
-
13
|2 Samuel 17:13|
Kaj se li enfermigxos en urbo, tiam la tuta Izrael cxirkauxigos tiun urbon per sxnuroj, kaj trenos gxin en la riveron, gxis ne restos tie ecx sxtoneto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13