-
-
Esperanto
-
-
17
|2 Samuel 16:17|
Kaj Absxalom diris al HXusxaj:Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?
-
18
|2 Samuel 16:18|
Sed HXusxaj respondis al Absxalom:Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj cxi tiu popolo kaj cxiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos.
-
19
|2 Samuel 16:19|
Due, kiun mi servos? cxu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.
-
20
|2 Samuel 16:20|
Tiam Absxalom diris al Ahxitofel:Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari.
-
21
|2 Samuel 16:21|
Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam cxiuj Izraelidoj auxdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortigxos la manoj de cxiuj, kiuj estas kun vi.
-
22
|2 Samuel 16:22|
Tiam oni starigis por Absxalom tendon sur la tegmento, kaj Absxalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj.
-
23
|2 Samuel 16:23|
La konsiloj de Ahxitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis cxiuj konsiloj de Ahxitofel, kiel por David, tiel ankaux por Absxalom.
-
1
|2 Samuel 17:1|
Kaj Ahxitofel diris al Absxalom:Permesu al mi elekti dek du mil virojn, kaj mi levigxos kaj postkuros Davidon en la nokto.
-
2
|2 Samuel 17:2|
Mi atakos lin, kiam li estos laca kaj liaj manoj estos malfortaj; mi teruros lin tiel, ke forkuros la tuta popolo, kiu estas kun li; tiam mi mortigos la regxon solan.
-
3
|2 Samuel 17:3|
Kaj mi revenigos la tutan popolon al vi; kiam revenos cxiuj, krom tiu, kiun vi sercxas, tiam al la tuta popolo farigxos paco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13