-
-
Esperanto
-
-
7
|2 Samuel 14:7|
Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero.
-
8
|2 Samuel 14:8|
Tiam la regxo diris al la virino:Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi.
-
9
|2 Samuel 14:9|
Sed la virino el Tekoa diris al la regxo:Sur mi, mia sinjoro, ho regxo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj.
-
10
|2 Samuel 14:10|
Kaj la regxo diris:Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraux vi, kaj li ne plu tusxos vin.
-
11
|2 Samuel 14:11|
Kaj sxi diris:La regxo volu memori pri la Eternulo, lia Dio, por ke la sangovengxantoj ne faru pli da pereo kaj ne ekstermu mian filon. Li diris:Mi jxuras per la Eternulo, ke ne falos ecx haro de via filo sur la teron.
-
12
|2 Samuel 14:12|
Kaj la virino diris:Permesu, ke via sklavino diru vorton al mia sinjoro la regxo. Li diris:Parolu.
-
13
|2 Samuel 14:13|
Kaj la virino diris:Kial do vi tiel pensas pri la popolo de Dio? eldirante tian vorton, la regxo farigxas kvazaux kulpulo, ke li ne revenigas sian elpeliton.
-
14
|2 Samuel 14:14|
CXar ni devas morti, kaj ni similas al akvo, kiu estas versxata sur la teron kaj kiun oni ne povas enkolekti; sed Dio ne volas pereigi animon; Li pripensas, ke forpusxito ne estu forpusxata ankaux de Li.
-
15
|2 Samuel 14:15|
Nur nun mi venis, por diri tion al la regxo, mia sinjoro, cxar la popolo min timigis; sed via sklavino diris al si:Mi provos paroli al la regxo; eble la regxo plenumos la vorton de sia sklavino;
-
16
|2 Samuel 14:16|
eble la regxo auxskultos, por savi sian sklavinon el la mano de tiu homo, kiu volas ekstermi min kaj mian filon kune el la heredajxo de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16