-
-
Esperanto
-
-
27
|2 Samuel 14:27|
Al Absxalom naskigxis tri filoj, kaj unu filino, kies nomo estis Tamar; sxi estis virino belaspekta.
-
28
|2 Samuel 14:28|
Absxalom restis en Jerusalem du jarojn, kaj la vizagxon de la regxo li ne vidis.
-
29
|2 Samuel 14:29|
Kaj Absxalom sendis al Joab, por sendi lin al la regxo; sed tiu ne volis veni al li. Li sendis ankoraux duan fojon, sed tiu ne volis veni.
-
30
|2 Samuel 14:30|
Tiam li diris al siaj servantoj:Rigardu la kampoparton de Joab apud mia; li havas tie hordeon; iru, kaj forbruligu gxin per fajro. Kaj la servantoj de Absxalom forbruligis la kampoparton per fajro.
-
31
|2 Samuel 14:31|
Tiam Joab levigxis, kaj venis al Absxalom en la domon, kaj diris al li:Kial viaj servantoj forbruligis per fajro mian kampoparton?
-
32
|2 Samuel 14:32|
Absxalom respondis al Joab:Jen mi sendis al vi, por diri al vi:Venu cxi tien, por ke mi sendu vin al la regxo, por demandi, kial mi venis el Gesxur; pli bone estus por mi resti tie. Nun mi volas vidi la vizagxon de la regxo; kaj se mi havas en mi krimon, li mortigu min.
-
33
|2 Samuel 14:33|
Kaj Joab iris al la regxo, kaj diris al li tion; kaj cxi tiu alvokis Absxalomon, kiu venis al la regxo, kaj adorklinigxis vizagxaltere antaux la regxo; kaj la regxo kisis Absxalomon.
-
1
|2 Samuel 15:1|
Post tio Absxalom havigis al si cxaron kaj cxevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaux li.
-
2
|2 Samuel 15:2|
Kaj Absxalom levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo, Absxalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de Izrael,
-
3
|2 Samuel 15:3|
Absxalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi auxskultanto cxe la regxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10