-
-
Esperanto
-
-
15
|2 Samuel 18:15|
Poste dek junuloj armilportistoj de Joab cxirkauxis Absxalomon, batis, kaj mortigis lin.
-
16
|2 Samuel 18:16|
Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo cxesis postkuri la Izraelidojn; cxar Joab haltigis la popolon.
-
17
|2 Samuel 18:17|
Kaj oni prenis Absxalomon kaj jxetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da sxtonoj; kaj cxiuj Izraelidoj forkuris cxiu al sia tendo.
-
18
|2 Samuel 18:18|
Sed Absxalom ankoraux dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu trovigxas en la Valo de la Regxo; cxar li diris:Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas gxin gxis nun monumento de Absxalom.
-
19
|2 Samuel 18:19|
Ahximaac, filo de Cadok, diris:Mi kuros, kaj sciigos al la regxo, ke la Eternulo faris al li juston kontraux liaj malamikoj.
-
20
|2 Samuel 18:20|
Sed Joab diris al li:Ne bona sciiganto vi estos hodiaux; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaux ne sciigu, cxar mortis la filo de la regxo.
-
21
|2 Samuel 18:21|
Kaj Joab diris al Etiopo:Iru, diru al la regxo, kion vi vidis. La Etiopo adorklinigxis antaux Joab kaj ekkuris.
-
22
|2 Samuel 18:22|
Tamen Ahximaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab:Kio ajn estos, permesu ankaux al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris:Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.
-
23
|2 Samuel 18:23|
Kaj li diris:Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li:Kuru. Kaj Ahximaac ekkuris laux la vojo de la ebenajxo, kaj kurantauxigxis antaux la Etiopon.
-
24
|2 Samuel 18:24|
David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13