-
-
Esperanto
-
-
25
|2 Samuel 18:25|
Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la regxo. Kaj la regxo diris:Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia busxo. Kaj dum tiu cxiam pli alproksimigxadis,
-
26
|2 Samuel 18:26|
la gardostaranto ekvidis, ke ankoraux alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris:Jen ankoraux iu viro sola kuras. Kaj la regxo diris:Ankaux cxi tiu havas bonan sciigon.
-
27
|2 Samuel 18:27|
La gardostaranto diris:Mi vidas la kuradon de la unua, gxi estas kiel la kurado de Ahximaac, filo de Cadok. Kaj la regxo diris:Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.
-
28
|2 Samuel 18:28|
Kaj Ahximaac ekkriis, kaj diris:Paco al la regxo! Kaj li adorklinigxis antaux la regxo vizagxaltere, kaj diris:Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraux mian sinjoron la regxon.
-
29
|2 Samuel 18:29|
Kaj la regxo diris:CXu bone fartas la junulo Absxalom? Ahximaac respondis:Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la regxo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.
-
30
|2 Samuel 18:30|
Tiam la regxo diris:Deturnigxu, kaj starigxu tie. Kaj li deturnigxis, kaj starigxis.
-
31
|2 Samuel 18:31|
Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris:Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la regxo; la Eternulo hodiaux faris al vi juston kontraux cxiuj, kiuj levigxis kontraux vin.
-
32
|2 Samuel 18:32|
Kaj la regxo diris al la Etiopo:CXu bone fartas la junulo Absxalom? La Etiopo respondis:Kio farigxis al la junulo, tio farigxu al la malamikoj de mia sinjoro la regxo, kaj al cxiuj, kiuj malbonintence levigxis kontraux vin.
-
33
|2 Samuel 18:33|
Tiam la regxo malgxojigxis, kaj li foriris en la superpordegan cxambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis:Mia filo Absxalom, mia filo, mia filo Absxalom! ho, se mi mortus anstataux vi, Absxalom, mia filo, mia filo!
-
1
|2 Samuel 19:1|
Oni sciigis al Joab:Jen la regxo ploras kaj malgxojas pri Absxalom.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13