-
-
Esperanto
-
-
22
|2 Samuel 19:22|
Sed David diris:Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja, ke vi hodiaux malhelpas min? cxu hodiaux oni povas iun mortigi en Izrael? cxu mi ne scias, ke mi nun estas regxo super Izrael?
-
23
|2 Samuel 19:23|
Kaj la regxo diris al SXimei:Vi ne mortos. Kaj la regxo jxuris al li.
-
24
|2 Samuel 19:24|
Ankaux Mefibosxet, ido de Saul, iris renkonte al la regxo. Li ne ordigis siajn piedojn kaj ne ordigis sian barbon kaj ne lavis siajn vestojn, de post la tago, kiam la regxo foriris, gxis la tago, kiam li bonfarte revenis.
-
25
|2 Samuel 19:25|
Kiam li venis Jerusalemon renkonte al la regxo, la regxo diris al li:Kial vi ne iris kun mi, Mefibosxet?
-
26
|2 Samuel 19:26|
CXi tiu respondis:Mia sinjoro, ho regxo! mia servanto min trompis; cxar via sklavo diris:Selu al mi azenon, por ke mi rajdu sur gxi kaj mi iru kun la regxo; cxar via sklavo estas lama.
-
27
|2 Samuel 19:27|
Sed li kalumniis kontraux via sklavo al mia sinjoro la regxo; tamen vi, mia sinjoro, ho regxo, estas kiel angxelo de Dio; agu, kiel placxas al vi.
-
28
|2 Samuel 19:28|
CXar la tuta domo de mia patro meritis morton antaux mia sinjoro la regxo; vi tamen metis vian sklavon inter tiujn, kiuj mangxas cxe via tablo. Kian justecon mi do ankoraux bezonas? kaj kion mi havas por plendi al la regxo?
-
29
|2 Samuel 19:29|
Kaj la regxo diris al li:Kial vi parolas ankoraux pri viaj aferoj? mi jam diris, ke vi kaj Ciba dividu inter vi la kampojn.
-
30
|2 Samuel 19:30|
Sed Mefibosxet diris al la regxo:Li prenu ecx cxion, post kiam mia sinjoro la regxo venis bonfarte en sian domon.
-
31
|2 Samuel 19:31|
Ankaux Barzilaj, la Gileadano, venis el Roglim, kaj akompanis la regxon trans Jordanon, por konduki lin transe de Jordan.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13