-
-
Esperanto
-
-
19
|2 Samuel 20:19|
Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?
-
20
|2 Samuel 20:20|
Tiam Joab respondis kaj diris:Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;
-
21
|2 Samuel 20:21|
ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim-SXeba, filo de Bihxri, estas lia nomo-levis sian manon kontraux la regxon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab:Jen lia kapo estos jxetita al vi trans la muron.
-
22
|2 Samuel 20:22|
Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia sagxa parolo; kaj ili dehakis la kapon de SXeba, filo de Bihxri, kaj jxetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo cxiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la regxo.
-
23
|2 Samuel 20:23|
Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj;
-
24
|2 Samuel 20:24|
kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;
-
25
|2 Samuel 20:25|
kaj SXeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;
-
26
|2 Samuel 20:26|
ankaux Ira, la Jairano, estis pastro cxe David.
-
1
|2 Samuel 21:1|
Estis malsato en la tempo de David dum tri jaroj, jaron post jaro. Kaj David faris demandon cxe la Eternulo; kaj la Eternulo respondis:Tio estas pro Saul kaj pro la sangavida domo, pro tio, ke li mortigis la Gibeonanojn.
-
2
|2 Samuel 21:2|
Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10