-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Samuel 22:1|
Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.
-
2
|2 Samuel 22:2|
Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto.
-
3
|2 Samuel 22:3|
Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia sxildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifugxejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraux maljusteco.
-
4
|2 Samuel 22:4|
Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.
-
5
|2 Samuel 22:5|
CXar cxirkauxis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;
-
6
|2 Samuel 22:6|
La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis; La retoj de la morto min atingis.
-
7
|2 Samuel 22:7|
En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.
-
8
|2 Samuel 22:8|
Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la cxielo ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.
-
9
|2 Samuel 22:9|
Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.
-
10
|2 Samuel 22:10|
Li klinis la cxielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13