-
-
Esperanto
-
-
10
|2 Samuel 23:10|
tiam li levigxis kaj frapis la Filisxtojn, gxis lia mano lacigxis kaj alrigidigxis al la glavo; kaj la Eternulo donis grandan helpon en tiu tago, kaj la popolo returnigxis post li nur por rabakiri.
-
11
|2 Samuel 23:11|
Post li estis SXama, filo de Age, la Hararano. Kiam la Filisxtoj kolektigxis amase en loko, kie estis kampoparto plena de lentoj, kaj la popolo forkuris de la Filisxtoj,
-
12
|2 Samuel 23:12|
tiam li starigxis en la mezo de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo donis grandan helpon.
-
13
|2 Samuel 23:13|
Kaj iris tri el la tridek cxefoj, kaj venis dum la rikoltado al David en la kavernon Adulam; kaj la amaso de la Filisxtoj staris tendare en la valo Refaim.
-
14
|2 Samuel 23:14|
David tiam estis en fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem.
-
15
|2 Samuel 23:15|
Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego?
-
16
|2 Samuel 23:16|
Tiam tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed li ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo,
-
17
|2 Samuel 23:17|
kaj diris:Gardu min, ho Eternulo, ke mi ne faru tion; cxu mi trinku la sangon de la viroj, kiuj riskis sian vivon? Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.
-
18
|2 Samuel 23:18|
Abisxaj, frato de Joab, filo de Ceruja, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
-
19
|2 Samuel 23:19|
De la tri li estis honorata kaj estis ilia estro; sed en la trion li ne eniris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13