-
-
Esperanto
-
-
20
|2 Samuel 23:20|
Benaja, filo de Jehojada, filo de militisto multe aginta, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago.
-
21
|2 Samuel 23:21|
Li ankaux mortigis Egipton, viron dignaspektan; en la mano de la Egipto estis lanco; sed li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
-
22
|2 Samuel 23:22|
Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
-
23
|2 Samuel 23:23|
Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
-
24
|2 Samuel 23:24|
Asahel, frato de Joab, estis inter la tridek; Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem,
-
25
|2 Samuel 23:25|
SXama el HXarod, Elika el HXarod,
-
26
|2 Samuel 23:26|
HXelec, la Paltido, Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano,
-
27
|2 Samuel 23:27|
Abiezer la Anatotano, Mebunaj, la HXusxaido,
-
28
|2 Samuel 23:28|
Calmon, la Ahxohxido, Maharaj, la Netofaano,
-
29
|2 Samuel 23:29|
HXeleb, filo de Baana, la Netofaano, Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13