-
-
Esperanto
-
-
7
|Apocalipsis 12:7|
Kaj farigxis milito en la cxielo:Mihxael kaj liaj angxeloj ekmilitis kontraux la drako; kaj militis la drako kaj gxiaj angxeloj;
-
8
|Apocalipsis 12:8|
kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu trovigxis ilia loko en la cxielo.
-
9
|Apocalipsis 12:9|
Kaj jxetigxis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; gxi jxetigxis sur la teron, kaj gxiaj angxeloj jxetigxis kun gxi.
-
10
|Apocalipsis 12:10|
Kaj mi auxdis grandan vocxon en la cxielo, dirantan:Nun farigxis la savo kaj la potenco kaj la regxeco de nia Dio, kaj la auxtoritato de Lia Kristo; cxar jxetigxis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaux nia Dio.
-
11
|Apocalipsis 12:11|
Kaj ili venkis gxin pro la sango de la SXafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon gxis morto mem.
-
12
|Apocalipsis 12:12|
Pro tio gxoju, ho cxieloj, kaj vi, kiuj en ili logxas. Ve al la tero kaj al la maro! cxar la diablo malsupreniris en vin, havante grandan koleron, sciante, ke li havas nur mallongan tempon.
-
13
|Apocalipsis 12:13|
Kaj kiam la drako vidis, ke gxi estas jxetita sur la teron, gxi persekutis la virinon, kiu naskis la viran infanon.
-
14
|Apocalipsis 12:14|
Kaj al la virino estis donitaj la du flugiloj de la granda aglo, por ke sxi flugu en la dezerton, sur sian lokon, kie sxi estas nutrata tempon kaj tempojn kaj duontempon, for de la vizagxo de la serpento.
-
15
|Apocalipsis 12:15|
Kaj la serpento eljxetis el sia busxo, post la virinon, akvon kvazaux riveron, por ke gxi igu sxin forportigxi de la fluo.
-
16
|Apocalipsis 12:16|
Kaj la tero helpis la virinon, kaj la tero malfermis sian busxon, kaj englutis la riveron, kiun la drako eljxetis el sia busxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5