-
-
Esperanto
-
-
7
|Apocalipsis 10:7|
sed en la tagoj de la vocxo de la sepa angxelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finigxos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.
-
8
|Apocalipsis 10:8|
Kaj la vocxo, kiun mi auxdis el la cxielo, parolis al mi denove, dirante:Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la angxelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.
-
9
|Apocalipsis 10:9|
Kaj mi iris al la angxelo, kaj diris al li:Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi:Prenu gxin, kaj formangxu gxin; kaj gxi maldolcxigos al vi la ventron, sed en via busxo gxi estos dolcxa kiel mielo.
-
10
|Apocalipsis 10:10|
Kaj mi prenis la libreton el la mano de la angxelo, kaj formangxis gxin; kaj en mia busxo gxi estis dolcxa kiel mielo, kaj kiam mi gxin mangxis, mia ventro maldolcxigxis.
-
11
|Apocalipsis 10:11|
Kaj ili diris al mi:Vi devas denove profeti cxe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj regxoj.
-
1
|Apocalipsis 11:1|
Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris:Levigxu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en gxi.
-
2
|Apocalipsis 11:2|
Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru gxin, cxar gxi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.
-
3
|Apocalipsis 11:3|
Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent sesdek tagojn, vestite per sakajxo.
-
4
|Apocalipsis 11:4|
Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaux la Sinjoro de la tero.
-
5
|Apocalipsis 11:5|
Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia busxo kaj formangxas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5