-
-
Esperanto
-
-
18
|Apocalipsis 9:18|
Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj busxoj.
-
19
|Apocalipsis 9:19|
CXar la kapablo de la cxevaloj estas en iliaj busxoj kaj en iliaj vostoj; cxar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per cxi tiuj ili vundas.
-
20
|Apocalipsis 9:20|
Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi;
-
21
|Apocalipsis 9:21|
kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorcxoj, nek pri sia malcxastado, nek pri siaj sxteloj.
-
1
|Apocalipsis 10:1|
Kaj mi vidis alian fortan angxelon, malsuprenirantan el la cxielo, vestitan per nubo; kaj la cxielarko estis super lia kapo, kaj lia vizagxo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;
-
2
|Apocalipsis 10:2|
kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron;
-
3
|Apocalipsis 10:3|
kaj li ekkriis per granda vocxo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj vocxoj.
-
4
|Apocalipsis 10:4|
Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi auxdis vocxon el la cxielo, dirantan:Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj gxin ne skribu.
-
5
|Apocalipsis 10:5|
Kaj la angxelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la cxielo,
-
6
|Apocalipsis 10:6|
kaj jxuris per la Vivanto por cxiam kaj eterne, kiu kreis la cxielon kaj tion, kio estas en gxi, kaj la teron kaj tion, kio estas en gxi, kaj la maron kaj tion, kio estas en gxi, ke tempo ne plu ekzistos;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1