-
-
Esperanto
-
-
1
|Apocalipsis 8:1|
Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, farigxis silento en la cxielo por cxirkaux duono de horo.
-
2
|Apocalipsis 8:2|
Kaj mi vidis la sep angxelojn, kiuj staras antaux Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.
-
3
|Apocalipsis 8:3|
Kaj alia angxelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu gxin al la pregxoj de cxiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaux la trono.
-
4
|Apocalipsis 8:4|
Kaj la fumo de la incenso, kun la pregxoj de la sanktuloj, levigxis antaux Dio el la mano de la angxelo.
-
5
|Apocalipsis 8:5|
Kaj la angxelo prenis la incensilon, kaj li plenigis gxin per la fajro de la altaro, kaj jxetis gxin sur la teron; kaj farigxis tondroj kaj vocxoj kaj fulmoj kaj tertremo.
-
6
|Apocalipsis 8:6|
Kaj la sep angxeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.
-
7
|Apocalipsis 8:7|
Kaj la unua trumpetis, kaj farigxis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis jxetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.
-
8
|Apocalipsis 8:8|
Kaj la dua angxelo trumpetis, kaj kvazaux granda monto, per fajro brulanta, estis jxetita en la maron; kaj triono de la maro farigxis sango;
-
9
|Apocalipsis 8:9|
kaj mortis triono de la kreitajxoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la sxipoj pereis.
-
10
|Apocalipsis 8:10|
Kaj la tria angxelo trumpetis, kaj falis el la cxielo granda stelo, brulanta kiel torcxo, kaj gxi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5