-
-
Esperanto
-
-
5
|Apocalipsis 6:5|
Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi auxdis la trian kreitajxon dirantan:Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra cxevalo; kaj la sidanta sur gxi havis en la mano pesilon.
-
6
|Apocalipsis 6:6|
Kaj mi auxdis kvazaux vocxon, meze de la kvar kreitajxoj, dirantan:Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.
-
7
|Apocalipsis 6:7|
Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi auxdis la vocxon de la kvara kreitajxo dirantan:Venu.
-
8
|Apocalipsis 6:8|
Kaj mi rigardis, kaj jen pala cxevalo; kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili auxtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero.
-
9
|Apocalipsis 6:9|
Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;
-
10
|Apocalipsis 6:10|
kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:GXis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne jugxas kaj ne vengxas nian sangon al la logxantoj sur la tero?
-
11
|Apocalipsis 6:11|
Kaj estis donita al cxiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraux kelkan tempon, gxis ankaux iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumigxos.
-
12
|Apocalipsis 6:12|
Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj farigxis granda tertremo; kaj la suno farigxis nigra kiel sakajxo el haroj, kaj la tuta luno farigxis kiel sango;
-
13
|Apocalipsis 6:13|
kaj la steloj de la cxielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, jxetas siajn nematurajn figojn.
-
14
|Apocalipsis 6:14|
Kaj la cxielo formovigxis, kvazaux kunvolvata libro; kaj cxiu monto kaj cxiu insulo formovigxis de sia loko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5