-
-
Esperanto
-
-
10
|Apocalipsis 4:10|
la dudek kvar presbiteroj falos antaux la Sidanto sur la trono, kaj ili adorklinigxos al la Vivanto por cxiam kaj eterne, kaj jxetos siajn kronojn antaux la trono, dirante:
-
11
|Apocalipsis 4:11|
Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; cxar Vi kreis cxion, kaj pro Via volo cxio ekzistis kaj kreigxis.
-
1
|Apocalipsis 5:1|
Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantauxe, sigelitan per sep sigeloj.
-
2
|Apocalipsis 5:2|
Kaj mi vidis fortan angxelon, proklamantan per granda vocxo:Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi gxiajn sigelojn?
-
3
|Apocalipsis 5:3|
Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin.
-
4
|Apocalipsis 5:4|
Kaj mi multe ploris, cxar trovigxis neniu inda malfermi la libron, aux gxin rigardi;
-
5
|Apocalipsis 5:5|
kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.
-
6
|Apocalipsis 5:6|
Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.
-
7
|Apocalipsis 5:7|
Kaj li venis, kaj prenis gxin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.
-
8
|Apocalipsis 5:8|
Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5