-
-
Esperanto
-
-
2
|Apocalipsis 3:2|
Farigxu vigla, kaj firmigu la restajxojn, kiuj estis preskaux mortantaj; cxar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaux mia Dio.
-
3
|Apocalipsis 3:3|
Memoru do, kiel vi ricevis kaj auxdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaux sxtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi.
-
4
|Apocalipsis 3:4|
Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankajxoj; cxar ili estas indaj.
-
5
|Apocalipsis 3:5|
La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaux mia Patro kaj antaux Liaj angxeloj.
-
6
|Apocalipsis 3:6|
Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
-
7
|Apocalipsis 3:7|
Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:
-
8
|Apocalipsis 3:8|
Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaux vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.
-
9
|Apocalipsis 3:9|
Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.
-
10
|Apocalipsis 3:10|
CXar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaux vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la logxantojn sur la tero.
-
11
|Apocalipsis 3:11|
Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5