-
-
Esperanto
-
-
12
|Apocalipsis 3:12|
La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el gxi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la cxielo, kaj mian novan nomon.
-
13
|Apocalipsis 3:13|
Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
-
14
|Apocalipsis 3:14|
Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:
-
15
|Apocalipsis 3:15|
Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aux malvarma aux varmega.
-
16
|Apocalipsis 3:16|
Tial, cxar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia busxo.
-
17
|Apocalipsis 3:17|
CXar vi diras:Mi estas ricxa kaj akiris ricxon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malricxa kaj blinda kaj nuda;
-
18
|Apocalipsis 3:18|
mi konsilas al vi acxeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi ricxigxu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por sxmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.
-
19
|Apocalipsis 3:19|
CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.
-
20
|Apocalipsis 3:20|
Jen mi staras cxe la pordo kaj frapas; se iu auxdas mian vocxon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj mangxos kun li, kaj li kun mi.
-
21
|Apocalipsis 3:21|
Al la venkanto mi donos sidigxi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaux venkis kaj sidigxis kun mia Patro sur Lia trono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5