-
-
Esperanto
-
-
9
|Apocalipsis 5:9|
Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
-
10
|Apocalipsis 5:10|
kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.
-
11
|Apocalipsis 5:11|
Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;
-
12
|Apocalipsis 5:12|
dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon.
-
13
|Apocalipsis 5:13|
Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne.
-
14
|Apocalipsis 5:14|
Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.
-
1
|Apocalipsis 6:1|
Kaj mi rigardis, kiam la SXafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi auxdis unu el la kvar kreitajxoj dirantan kvazaux per vocxo de tondro:Venu.
-
2
|Apocalipsis 6:2|
Kaj mi rigardis, kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.
-
3
|Apocalipsis 6:3|
Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi auxdis la duan kreitajxon dirantan:Venu.
-
4
|Apocalipsis 6:4|
Kaj eliris alia cxevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur gxi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 29-31