-
-
Esperanto
-
-
11
|Apocalipsis 8:11|
kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj farigxis absintajxo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, cxar ili maldolcxigxis.
-
12
|Apocalipsis 8:12|
Kaj la kvara angxelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumigxu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.
-
13
|Apocalipsis 8:13|
Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis unu aglon, flugantan en meza cxielo, dirantan per granda vocxo:Ve! ve! ve al la logxantoj sur la tero, pro la ceteraj vocxoj trumpetaj de la tri angxeloj ankoraux trumpetontaj!
-
1
|Apocalipsis 9:1|
Kaj la kvina angxelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la cxielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la sxlosilo de la puto de la abismo.
-
2
|Apocalipsis 9:2|
Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto levigxadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumigxis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto.
-
3
|Apocalipsis 9:3|
Kaj el la fumo eliris akridoj sur la teron; kaj al ili estis donita povo, kiel havas povon la skorpioj de la tero.
-
4
|Apocalipsis 9:4|
Kaj estis ordonite al ili, ke ili ne difektu la herbon de la tero, nek ian verdajxon, nek ian arbon, sed nur tiujn homojn, kiuj ne havas sur la frunto la sigelon de Dio.
-
5
|Apocalipsis 9:5|
Kaj al ili estis komisiite, ke ili ne mortigu ilin, sed ke ili estu turmentataj kvin monatojn; kaj ilia turmento estis kiel turmento de skorpio, kiam gxi pikvundas homon.
-
6
|Apocalipsis 9:6|
Kaj en tiuj tagoj la homoj sercxos morton, kaj gxin tute ne trovos; kaj ili deziregos morti, kaj morto forflugos de ili.
-
7
|Apocalipsis 9:7|
Kaj la formoj de la akridoj similis cxevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaux kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizagxoj estis kiel vizagxoj de homoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5