-
-
Esperanto
-
-
8
|Apocalipsis 9:8|
Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj.
-
9
|Apocalipsis 9:9|
Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de cxaroj, de multe da cxevaloj kurantaj en militon.
-
10
|Apocalipsis 9:10|
Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn.
-
11
|Apocalipsis 9:11|
Ili havis super si regxon, la angxelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.
-
12
|Apocalipsis 9:12|
La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraux du Veoj.
-
13
|Apocalipsis 9:13|
Kaj la sesa angxelo trumpetis, kaj mi auxdis vocxon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaux Dio,
-
14
|Apocalipsis 9:14|
dirantan al la sesa angxelo, kiu havis la trumpeton:Malligu la kvar angxelojn, ligitajn apud la granda rivero Euxfrato.
-
15
|Apocalipsis 9:15|
Kaj malligigxis la kvar angxeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.
-
16
|Apocalipsis 9:16|
Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi auxdis ilian nombron.
-
17
|Apocalipsis 9:17|
Kaj tiel mi vidis la cxevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la cxevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj busxoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5