-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 32:11|
Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.
-
12
|Deuteronomio 32:12|
La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li.
-
13
|Deuteronomio 32:13|
Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko,
-
14
|Deuteronomio 32:14|
Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.
-
15
|Deuteronomio 32:15|
Kaj Jesxurun grasigxis kaj malhumiligxis; Vi grasigxis, dikigxis, kaj seboplenigxis; Kaj li forlasis la Dion, kiu lin kreis, Kaj li malrespektis la Rokon de sia savo.
-
16
|Deuteronomio 32:16|
Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin.
-
17
|Deuteronomio 32:17|
Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj.
-
18
|Deuteronomio 32:18|
La Defendanton, kiu vin naskis, vi perdis el la memoro, Kaj vi forgesis la Dion, kiu vin estigis.
-
19
|Deuteronomio 32:19|
Kaj la Eternulo vidis, Kaj ekabomenis kolere Siajn filojn kaj Siajn filinojn;
-
20
|Deuteronomio 32:20|
Kaj Li diris:Mi kasxos Mian vizagxon for de ili, Mi vidos, kia estos ilia fino; CXar ili estas generacio perfida, Infanoj, kiuj ne havas en si fidelecon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5