-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Deuteronomio 32:21|
Ili incitis Min per ne-dio, Kolerigis Min per siaj vantajxoj: Tial Mi incitos ilin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi ilin kolerigos.
-
22
|Deuteronomio 32:22|
CXar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj gxi brulas gxis la profundoj de SXeol, Kaj gxi ruinigas la teron kaj gxiajn produktojn, Kaj gxi bruligas la bazojn de la montoj.
-
23
|Deuteronomio 32:23|
Mi amasigos super ili malfelicxojn; Miajn sagojn Mi cxiujn eluzos kontraux ilin.
-
24
|Deuteronomio 32:24|
Ili konsumigxos de malsato Kaj senfortigxos de febro kaj de turmenta epidemio; Kaj la dentojn de bestoj Mi venigos sur ilin Kun la veneno de rampantoj sur la tero.
-
25
|Deuteronomio 32:25|
Ekstere ekstermos glavo, Kaj en la domoj teruro, Junulon kaj junulinon, Sucxinfanon kun grizharulo.
-
26
|Deuteronomio 32:26|
Mi dirus:Mi disblovos ilin, Mi neniigos la memoron pri ili inter la homoj;
-
27
|Deuteronomio 32:27|
Se Mi ne timus, ke cxagrenus Min la malamikoj, Ke eble fierigxus iliaj premantoj, Kaj dirus:Nia mano estas potenca, Kaj ne la Eternulo faris cxion cxi tion.
-
28
|Deuteronomio 32:28|
CXar ili estas popolo, kiu perdis la prudenton, Kaj komprenadon ili ne havas.
-
29
|Deuteronomio 32:29|
Se ili estus prudentaj, ili tion komprenus; Ili pripensus, kia estos ilia fino.
-
30
|Deuteronomio 32:30|
Kiel povus unu persekuti milon Kaj du forkurigi dek milojn, Se ilia Defendanto ilin ne vendus Kaj la Eternulo ilin ne transdonus?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5