-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Deuteronomio 12:13|
Gardu vin, ke vi ne alportu viajn bruloferojn sur cxiu loko, kiun vi vidos;
-
14
|Deuteronomio 12:14|
nur sur tiu loko, kiun elektos la Eternulo, inter unu el viaj triboj, tie alportu viajn bruloferojn, kaj tie faru cxion, kion mi ordonas al vi.
-
15
|Deuteronomio 12:15|
Tamen, kiom deziros via animo, vi povas bucxi kaj mangxi viandon laux la beno de la Eternulo, via Dio, kiun Li donos al vi en cxiuj viaj urboj; purulo kaj malpurulo povas mangxi gxin, kiel gazelon aux cervon.
-
16
|Deuteronomio 12:16|
Nur la sangon ne mangxu; sur la teron elversxu gxin, kiel akvon.
-
17
|Deuteronomio 12:17|
Vi ne devas mangxi en viaj urboj la dekonajxon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj cxiujn viajn promesitajxojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;
-
18
|Deuteronomio 12:18|
sed nur antaux la Eternulo, via Dio, mangxu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, en cxiu entrepreno de viaj manoj.
-
19
|Deuteronomio 12:19|
Gardu vin, ke vi ne forlasu la Levidon dum via tuta vivo sur via tero.
-
20
|Deuteronomio 12:20|
Kiam la Eternulo, via Dio, vastigos viajn limojn, kiel Li diris al vi, kaj vi diros:Mi mangxos viandon-cxar via animo ekdeziros mangxi viandon:tiam laux la tuta deziro de via animo mangxu viandon.
-
21
|Deuteronomio 12:21|
Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam bucxu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj mangxu en viaj urboj laux la tuta deziro de via animo.
-
22
|Deuteronomio 12:22|
Sed mangxu tion tiel, kiel oni mangxas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion mangxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Crónicas 8-9