-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Deuteronomio 34:4|
Kaj la Eternulo diris al li:Jen estas la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos. Mi vidigis gxin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.
-
5
|Deuteronomio 34:5|
Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laux la diro de la Eternulo.
-
6
|Deuteronomio 34:6|
Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraux Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon gxis hodiaux.
-
7
|Deuteronomio 34:7|
Kaj Moseo havis la agxon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakrigxis lia okulo, kaj ne malaperis lia fresxeco.
-
8
|Deuteronomio 34:8|
Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.
-
9
|Deuteronomio 34:9|
Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de sagxeco, cxar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj auxskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
10
|Deuteronomio 34:10|
Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizagxon kontraux vizagxo;
-
11
|Deuteronomio 34:11|
koncerne cxiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super cxiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando,
-
12
|Deuteronomio 34:12|
kaj koncerne la tutan potencon, kaj cxiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaux la okuloj de la tuta Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5