-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Deuteronomio 32:5|
Ili malbonigxis antaux Li, Ili ne estas Liaj infanoj, pro sia malvirteco; Generacio malhumila kaj malhonesta.
-
6
|Deuteronomio 32:6|
CXu al la Eternulo vi tiel repagas, Popolo malnobla kaj malprudenta? CXu ne Li estas via patro, kiu vin kreis? CXu ne Li vin estigis kaj arangxis?
-
7
|Deuteronomio 32:7|
Rememoru la tempon antikvan, Pripensu la jarojn de la antauxaj generacioj; Demandu vian patron, kaj li sciigos al vi; Viajn maljunulojn, kaj ili diros al vi.
-
8
|Deuteronomio 32:8|
Kiam la Plejaltulo donis landojn al la popoloj, Kiam Li dislogxigis la homidojn, Li starigis la limojn de la popoloj Laux la nombro de la idoj de Izrael;
-
9
|Deuteronomio 32:9|
CXar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritajxo.
-
10
|Deuteronomio 32:10|
Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo.
-
11
|Deuteronomio 32:11|
Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj.
-
12
|Deuteronomio 32:12|
La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li.
-
13
|Deuteronomio 32:13|
Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko,
-
14
|Deuteronomio 32:14|
Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5