-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Deuteronomio 31:15|
Kaj la Eternulo aperis en la tabernaklo en nuba kolono, kaj la nuba kolono starigxis cxe la pordo de la tabernaklo.
-
16
|Deuteronomio 31:16|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen vi iras dormi kun viaj patroj; kaj cxi tiu popolo komencos malcxasti post fremdaj dioj de tiu lando, en kiun gxi venas, kaj gxi forlasos Min kaj rompos Mian interligon, kiun Mi faris kun gxi.
-
17
|Deuteronomio 31:17|
Kaj ekflamos Mia kolero kontraux gxi en tiu tago, kaj Mi forlasos ilin kaj kasxos Mian vizagxon for de ili, kaj ili estos konsumitaj, kaj trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj; kaj ili diros en tiu tago:CXu ne pro tio, ke nia Dio ne estas inter ni, trafis nin cxi tiuj malfelicxoj?
-
18
|Deuteronomio 31:18|
Sed Mi kasxos Mian vizagxon en tiu tago pro cxiuj malbonagoj, kiujn ili faris, turninte sin al aliaj dioj.
-
19
|Deuteronomio 31:19|
Kaj nun skribu al vi cxi tiun kanton, kaj instruu gxin al la Izraelidoj; metu gxin en ilian busxon, por ke cxi tiu kanto estu por Mi atesto inter la Izraelidoj.
-
20
|Deuteronomio 31:20|
Kiam Mi venigos ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj kaj en kiu fluas lakto kaj mielo, kaj ili mangxos kaj satigxos kaj grasigxos:tiam ili sin turnos al aliaj dioj kaj servos al ili, kaj Min ili malestimos kaj rompos Mian interligon.
-
21
|Deuteronomio 31:21|
Sed kiam trafos ilin multaj malfelicxoj kaj mizeroj, tiam cxi tiu kanto sonos antaux ili kiel atesto, cxar gxi ne estos forgesita el la busxo de ilia idaro. CXar Mi konas iliajn pensojn, kiujn ili havas hodiaux, antaux ol Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi jxuris.
-
22
|Deuteronomio 31:22|
Kaj Moseo skribis cxi tiun kanton en tiu tago kaj lernigis gxin al la Izraelidoj.
-
23
|Deuteronomio 31:23|
Kaj Li ordonis al Josuo, filo de Nun, kaj diris:Estu forta kaj kuragxa, cxar vi venigos la Izraelidojn en la landon, pri kiu Mi jxuris al ili; kaj Mi estos kun vi.
-
24
|Deuteronomio 31:24|
Kaj kiam Moseo tute finis la skribadon de la vortoj de cxi tiu instruo en libron,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5