-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Deuteronomio 30:5|
Kaj la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, kiun posedis viaj patroj, kaj vi gxin ekposedos; kaj Li faros al vi bonon kaj multigos vin pli ol viajn patrojn.
-
6
|Deuteronomio 30:6|
Kaj la Eternulo, via Dio, cirkumcidos vian koron kaj la koron de via idaro, por ke vi amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, por ke vi vivu.
-
7
|Deuteronomio 30:7|
Kaj la Eternulo, via Dio, venigos cxiujn cxi tiujn malbenojn sur viajn malamikojn kaj sur viajn malamantojn, kiuj persekutis vin.
-
8
|Deuteronomio 30:8|
Kaj vi konvertigxos kaj auxskultos la vocxon de la Eternulo, kaj plenumos cxiujn Liajn ordonojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux.
-
9
|Deuteronomio 30:9|
Kaj la Eternulo, via Dio, donos al vi abundon en cxiu faro de viaj manoj, en la frukto de via ventro kaj en la frukto de via bruto kaj en la frukto de via tero, al via bono; cxar denove la Eternulo gxojos pri vi, farante al vi bonon, kiel Li gxojis pri viaj patroj;
-
10
|Deuteronomio 30:10|
se vi auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, observante Liajn ordonojn kaj Liajn legxojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro de instruo, se vi revenos al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo.
-
11
|Deuteronomio 30:11|
CXar cxi tiu ordono, kiun mi donas al vi hodiaux, ne estas neatingebla por vi, kaj gxi ne estas malproksima.
-
12
|Deuteronomio 30:12|
Ne en la cxielo gxi estas, por ke oni povu diri:Kiu suprenirus por ni en la cxielon kaj prenus gxin por ni kaj auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?
-
13
|Deuteronomio 30:13|
Kaj ne trans la maro gxi estas, por ke oni povu diri:Kiu irus por ni trans la maron kaj prenus gxin por ni kaj auxdigus gxin al ni, por ke ni gxin plenumu?
-
14
|Deuteronomio 30:14|
Sed tre proksime de vi estas la afero:en via busxo kaj en via koro, por plenumi gxin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5