-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Deuteronomio 29:14|
Kaj ne kun vi solaj mi faras cxi tiun interligon kaj cxi tiun jxuran interkonsenton,
-
15
|Deuteronomio 29:15|
sed kun tiuj, kiuj staras hodiaux cxi tie antaux la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaux cxi tie kun ni.
-
16
|Deuteronomio 29:16|
CXar vi scias, kiel ni logxis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis;
-
17
|Deuteronomio 29:17|
kaj vi vidis iliajn abomenajxojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el sxtono, el argxento kaj el oro, kiujn ili havas.
-
18
|Deuteronomio 29:18|
Eble trovigxas inter vi viro aux virino aux familio aux tribo, kies koro deturnigxas hodiaux de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble trovigxas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolcxajxon kaj absinton;
-
19
|Deuteronomio 29:19|
kaj kiam li auxdos la vortojn de cxi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante:Paco estos al mi, malgraux tio, ke mi iros laux la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj.
-
20
|Deuteronomio 29:20|
La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraux tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en cxi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la cxielo;
-
21
|Deuteronomio 29:21|
kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el cxiuj triboj de Izrael, konforme al cxiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en cxi tiu libro de instruo.
-
22
|Deuteronomio 29:22|
Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo gxin frapos-
-
23
|Deuteronomio 29:23|
sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5