-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
24
|Deuteronomio 29:24|
cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
-
25
|Deuteronomio 29:25|
Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,
-
26
|Deuteronomio 29:26|
kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:
-
27
|Deuteronomio 29:27|
pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro;
-
28
|Deuteronomio 29:28|
kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.
-
29
|Deuteronomio 29:29|
La kasxitajxo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekasxitajxo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
-
1
|Deuteronomio 30:1|
Kaj kiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj aferoj, la beno kaj la malbeno, kiujn mi prezentis al vi, kaj vi pentos per via koro inter cxiuj popoloj, inter kiujn jxetis vin la Eternulo, via Dio;
-
2
|Deuteronomio 30:2|
kaj kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj auxskultos Lian vocxon konforme al cxio, kion mi ordonas al vi hodiaux, vi kaj viaj gefiloj, per via tuta koro kaj per via tuta animo:
-
3
|Deuteronomio 30:3|
tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter cxiuj popoloj, inter kiujn disjxetis vin la Eternulo, via Dio.
-
4
|Deuteronomio 30:4|
Ecx se vi estus forjxetita gxis la rando de la cxielo, ecx el tie rekolektos vin la Eternulo, via Dio, kaj el tio Li vin prenos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5