-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Deuteronomio 31:5|
Kaj la Eternulo transdonos ilin al vi, kaj vi agos kun ili laux cxiuj ordonoj, kiujn mi donis al vi.
-
6
|Deuteronomio 31:6|
Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
-
7
|Deuteronomio 31:7|
Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin.
-
8
|Deuteronomio 31:8|
Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.
-
9
|Deuteronomio 31:9|
Kaj Moseo skribis cxi tiun instruon, kaj donis gxin al la pastroj, idoj de Levi, kiuj portis la keston de la interligo de la Eternulo, kaj al cxiuj plejagxuloj de Izrael.
-
10
|Deuteronomio 31:10|
Kaj Moseo ordonis al ili, dirante:Post paso de sep jaroj, en la tempo de la jaro de forlaso, en la festo de lauxboj,
-
11
|Deuteronomio 31:11|
kiam la tuta Izrael venos, por aperi antaux la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, tiam antauxlegu cxi tiun instruon antaux la tuta Izrael, antaux iliaj oreloj.
-
12
|Deuteronomio 31:12|
Kunvenigu la popolon, la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, kaj viajn fremdulojn, kiuj estos en viaj urboj, por ke ili auxdu kaj lernu, kaj timu la Eternulon, vian Dion, kaj penu plenumi cxiujn vortojn de cxi tiu instruo.
-
13
|Deuteronomio 31:13|
Kaj iliaj filoj, kiuj ankoraux ne sciis, auxdos, kaj lernos timi la Eternulon, vian Dion, dum la tuta tempo, en kiu vi vivos sur la tero, al kiu vi iras trans Jordanon, por ekposedi gxin.
-
14
|Deuteronomio 31:14|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen alproksimigxis viaj tagoj, por morti; alvoku Josuon, kaj starigxu en la tabernaklo de kunveno, kaj Mi donos al li instrukciojn. Kaj Moseo kaj Josuo iris kaj starigxis en la tabernaklo de kunveno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5